--PSI: KER-ekzamenoj en Germanio
A) KER-EKZAMENOJ EN GERMANIO: Vi povas trapasi la internaciajn
UEA/KER-ekzamenojn (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro) en Germanio dum
la Printempa Semajno Internacia (PSI).
Venu nur por la ekzameno la 24an de aprilo (en dimanĉo), aŭ partoprenu
parte aŭ plentempe la interesan tutsemajnan programon de la 27a PSI inter
22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Pfalz.
La skriba kaj la aŭdkomprena partoj de la ekzameno okazos la 24an de
aprilo 2011, dimanĉe matene, je la 9a horo. Pri la parola sesio la
komisiono interkonsentos surloke kun la kandidatoj. Eblos trapasi la
kompleksan ekzamenon (t.e. la skriban kaj la parolan parton), sed ankaŭ
aparte iun el la du tipoj.
Informoj pri PSI, aliĝilo: http://www.esperanto.de/psi
Se vi volas partopreni la novtipajn KER-ekzamenojn dum PSI, ne forgesu ke
necesas aliĝi per aparta aliĝilo laŭeble ĝis la 15a de marto. Elektu
vian nivelon: B1, B2 aŭ C1. http://www.esperanto.de/psi/news/esperanto-ekzamenoj-dum-psi
Detaloj: http://www.esperanto.de/psi/psi-2011/ker-ekzamenoj
B) PREPARKURSOJ: Preparkursojn ofertas Interkultura Centro
Herzberg/Germana Esperanto-Centro en Herzberg am Harz http://esperanto-urbo.de :
1. 11-13.02. Lingvokursoj en niveloj B1, B2
2. 18-20.02. Studsemajnfino kun intensa trejnado, prelegoj, tradukekzercoj
(B2, C1)
3. 21-25.03. 40-hora intensa lernado en diversaj niveloj (KVHS
Bildungsurlaub!)
Subvenciojn petu de ICH kaj KVHS Osterode.
Bonan prepariĝon kaj sukcesan ekzameniĝon deziras al vi: Peter Zilvar
kaj Zsófia Kóródy